Essbarer Waldgarten in Halle (Saale)

Manĝebla arbarĝardeno en la urbo Halle

En la urbo Halle estiĝas manĝeblaj arbarĝardenoj libere alireblaj por ĉiu. Lokoj por ripozi kaj aktivi, por lernado, esplorado kaj perado de scio, por frandi kaj rikolti.

Dum la tuta jaro la urbanoj kaj iliaj gastoj povas viziti la arbarĝardenojn kaj rikolti la plej diversajn plantojn: fruktojn, berojn kaj nuksojn, tuberan kaj radikan legomon, verdan folian legomon ĝis la vintromomenco, herbojn por spicado kaj por teoj ... ĉio freŝa kaj rikoltata laŭbezone, survoje de la laborejo hejmen, dum semajnfina promenado aŭ dum regula vizitado de la "patrona bedo".

Benko invitas al restado, eble gustumante la grosojn ĵus maturiĝintajn aŭ observante abelojn kaj papiliojn. Tabuloj informas la vizitanton, kiuj plantoj momente estas kiumaniere uzeblaj kaj kiun funkciojn ili plenumas en la ekosistemo ...

La ideo de la manĝeblaj arbarĝardenoj en la urbo povas servi kiel modelo de la estonteco. Ĝi montras, ke sur verdaj, novalaj kaj ripozantaj terenoj en la urboj uzeblaj plantoj povas esti kultivataj anstataŭ nur dekoraj. Beraj kaj nuksaj arbustoj ĉe ludejoj, fruktaj kaj juglandaj arboj kaj herboj en parkoj, herboj, legomoj kaj manĝeblaj floroj en la florkuvoj de la urbocentro - ĉie en la urbo povas ekesti utilaj oazoj.


La homoj povas trovi alian rilaton al siaj nutraĵoj. Alterne al la supermerkata kulturo nur konsumiga tiel la estiĝo de sanigaj nutraĵoj revenas en la rigardon de la urbanoj - kvazaŭ preterpasante!

Pri ni

Ni estas grupo de engaĝiĝemaj homoj, kiuj celas plibonigi la vivkvaliton de nia urbego Halle neuzatajn terenojn ne nur verdigante kiel memcelo, sed establante miksitajn kulturaĵojn facile prizorgeblajn kaj daŭrajn, kiuj kontribuas al sana sinteno al nia nutrado kaj iom pliproksimigi la homojn unuj al la aliaj kaj al la naturo.

Kiu emas aktive kunagadi, de tempo al tempo partopreni en la formado de la arbarĝardenoj, povas anonciĝi ĉe ni!

 

Pluaj informoj

Ankaŭ sur nia (germanlingva) Facebook-paĝaro krom fotoj regule troveblas aktualaj informoj, kiam ni renkontiĝas, pri kio ni parolas kaj kiujn aktivecojn ni planas:

http://www.facebook.com/waldgarten

 

Bildoj kaj medioj pri niaj ĝisnunaj aktivecoj:

televido kaj gazetaro

fotoj de ekspozicieto, origina areo kaj preparkunvenoj

fotoj de la unua plantagado

fotoj de la dua plantagado